Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La stepo en vintro

Aj, dezerto estas nun la stepa vasto,
ĉar Aŭtuno estas tre malbona mastro,
kion Primavero
kreas kaj Somero,
ĝi disipas ĉiom kun facila koro,
Vintro eĉ ne spuron trovas de l' trezoro.

Ne eksteras grego kun tintilo reva,
nek paŝtist' kun ŝalmo de lament' korkreva,
ĉiuj birdoj kantaj
estas silentantaj,
laŭta kri' de kreko inter herb' ne sonas,
nek eĉ ete-eta grilo violonas.

La ebeno — kiel mar' glaci-surfaca,
suno ŝvebas base kiel birdo laca,
aŭ pro l' aĝo eble
ĝi jam vidas feble,
kaj por vidi ion, ĝi kliniĝi devas;
nu, tre multe vidi ja ĝi ne ricevas.

Vakas la fiŝistaj, kampgardistaj budoj,
mutas la kampkortoj, ene fojnas brutoj.
Kiam, se vesperas,
oni ilin pelas
al la trog', ekblekas bunta bov', — prefere
trinkus el la akvo de la lag' ekstere.

La bovist' folion prenas da tabako
de sur trab', sur sojlon metas por dishako,
krude distranĉilas,
el kruring' eltiras
pipon, ĝin ekfajras, pigre pipfumadas,
kaj, ĉu l' krip' ne vakas, al-okulumadas.

Sed ja ankaŭ l' ĉardoj silentadas longe,
mastro kaj mastrino povas dormi ronke,
kaj ŝlosilon kelan
ĵeti for, sencelan:
la timonon tien ja ne turnas ĉaro,
la venteg' la vojon kovris per neĝmaro.

Ĉar nun la ventegoj, la tempestoj regas:
unu supre en la alto sin kirlegas,
sube kuras dua
kun kolero brua,
sub ĝi fajroŝtone sparkas supro neĝa,
kontraŭrajdas tria, lukti fortostreĉa.

Kiam, vesperiĝe, ili kvietiĝas,
sur la stepon pala nebular' metiĝas,
ŝajnas nur fantomo,
rajde al kuŝdomo
sur ĉeval' henanta, sub la nebulvolvo,
la bandito; post li lup', super li korvo.

Kiel reĝ' pelata ĉe la lim' de l' lando,
rerigardas suno ĉe la ĉielrando;
dum li kolerarde
turnas lastrigarde
la okulojn al la transa regiono,
de la kapo falas lia sanga krono.